2010/05/29

...Eble nur kolorojn mi sxangxos. Tro dormemigantaj nunaj.

...Kaj jam sxangxitaj.
Nun: aktivigxanta...
Maldiligenta mi estas, ho jes.
Sed revenas mi cxi tien. Interalie pro du avantagxoj de tiu cxi loko: 1. - okazo ekzerci mian menson kaj EO-lertecon (kies mankoj estas ja pluraj), kaj 2. - ... cxu tiu dua parto de pli frua punkto ne estis pensita por la dua? mrrrh... Sed, ho - jen cxi tio ne estas samsignifa al ili: okazo elparoli mian internon simple senlimajxe. Malamikoj ja ne komprenos cxi-tieajn vortojn - kaj sammomente, kiam ili komencos ekkompreni cxi enhavon, tiam mi super ili venkos - atingante mian celon disvastigi EOn.
Belega en gxia simpleco, cxu ne?

Nunmuzike: Pendulum - ,,The Tempest".