2009/07/18


Bona eta sxtormo nokta. heheh. Refresxigos areon, almenaw. Kaj ne, komence mi tute ne ekpensis pri natura ligo kun kanzono de Team (se vi gxin ne konas, precize "Eta Sxtormo Nokta" gxia nomo estas - mi mem povas gxin rekomendi; same, kiel preskaw tutan reston de tiu albumo). Ho, kaj precize cxi-momente revenis forte pluvo... hm... nun pluvego ecx, sxajne. Ecx sone belega.

Kaj venis al mia menso jen denove fojfoje forsxovata demando...
Ne, ne ia interesa. Prefere malgrava; lingva: pere de kia vorto oni povas plej bone esprimi anglan adjektivon "creative". Jxus nun mi demandis unu mian ea-n amikon pri tio, kaj ideon li sxajne ne havis, nek havas.

Bon'.

Pensado, kion mi devus ankoraw hodiaw fari. Sendube unu de plej bonaj (se ne mem plej bona) proponoj estus simple ete pli frue surplankigxi (cxar sur planko mi kusxadas kaj dormas).

hmmmmmmmm...

2009/07/12

vek' spiriton vian kaj flugi gxin lasu
pli kaj mult'pli alte, kun ventegoj cxielaj
delikataj tiel

2009/06/12

Jxus traspektis Spiritan Rajdanton (angle: Ghost Rider). Kaj, kontraw multaj pli-kaj-malpli oficialaj opinioj, por mi gxi estas bona filmo. Eble ne bonega, sed vere bona. Facile tamen mi povas kompreni, ke ne estas gxi filmo por cxiuj - gxi sxajne postulas ian toleremecon (simile al pli lastatempa Dragonball... aw eble tiu pozicio estis pli postulema... heheh).
Estas trovebla en gxi ia valoro. Kaj ne ia eta. En cxi tio similas gxi iel denove al menciita DB.

Nur esti pozitive malferma kaj volanta, heheh.
Retren, sed sxajne iel ankaw antawen. Rev-direkten, heheh. Ho jes.
Alivorte? elsxutas BPR1 kaj BPR4 (BPR = Bezono Por Rapideco :P). Kaj gxojas pro tio, ke tiun unuan parton fine trovis. Kiel multe da tempo jam forpasis, ekde mi tion ludis... Kiaj memoroj - ekzemple kiam amiko de mia frato venis kaj ni ekludis kune kelkfoje... heheh. Mi awtis tiam ja tragike, kaj preskaw solaj ajxo, kiun mi povas rememori, estas du nigraj lamborgini-diabloj provantaj traveturi unuan ne-tro-rektan vojon en ia arbaro.
Alifoje, jam kun amiko de mi (kaj pli poste, rilate al tiu pli frua memorajxo), mi memoras nin traveturantajn unuan vetkurejon - kaj precipe unu ne-tro-facilan sinuon de gxi, kie vojo iris ambaw rapide dekstren, kaj gxis mezo de sinuo malsupren, ekde kiu supren, ree. Nia awto estis dogx-vajper, blua - cxar de cxiu veturilo en tiu ludo estis nur unu koloro, oni ne povis ankoraw tiam iujn elekti (en BPR, cxar ekzemple jam en Stunts tio ne estis ia ajn problemo... alia belega kaj tre temp-mangxeganta ludo tio estis (kaj estas, heheh)).

Kaj tria ajxo elsxutata nun estas Spirita Rajdisto - filmo el du mil sepa jaro, bazita sur unu bildrakonto de Marvel (Mirindajxo? :P). Tiun bildrakonton mi tre sxatis, kaj gxuste pro tio tiu iniciato - cxar tiu filmo mem ne havis tro bonajn taksojn. Mi estas tamen tolerema homo... gxenerale.

Kaj tiuj revaj postuloj de BPR1 - 66MHz, ok megabajtoj de ramo... Kiel strange malproksima tio povas aspekti hodiaw. Preskaw abstrakta, oni povus diri.

Kaj #3: leginte kelkajn opiniojn, BPR5:porsxe estos sxajne sekva elsxutajxo.

2009/06/09

...Kaj kiam mi havas tiel ne-tro-gajan humoron, jen unu muzikajxo, kiu min cxiam interne varmigas. Tre lume, agrable... esperoze kaj gxoje.
aiaiai... kara Forto. Jes, jen nova, Esperanta, taglibra retpagxo naskigxas, kaj pro kio? Pro eta, momenta endepresigo. Do, tiam kio estas kawzo (jes, mi uzos "w" anstataw "ux") de tiu... "endepresigo"? Nenio granda, sume nur vizito en unu societa retprotalo. Kaj ne, parto de tiu kawzo ne estas mia manko de amo (kiun mi ne perceptas - ke vi min ne malkomprenu) kaj io simila. Prefere tiea... plastikeco, sed tiu cxi vorto estas ja ne plej gxuste pasanta.
Prefere manko de amo, kiun mi perceptis en tiu loko. Aw... ia tragikeco de tiu loko - pensante pri veraj, internaj (eble ekzistantaj) revoj de homoj malsxparantaj tie ilian tempon. Eble temas ankaw pri ia... manko de fundo.

Kiel ajn oni tion nomus, klare igas tio min volanta (kaj ecx bezonanta) krii. Aw kriegi. Aw plorkriegi, pli precize. Vere.

Tute surmargxene: bonvenon en mia retpagxo.